Publius Vergilius Maro
EL «ENEADO»
KVARA KANTO

Amplendo de Dido al Anna

Sed jam la reĝin' delonge, de ĉagreno grava lezite,
nutras vundon en la brusto, konsumate de brul' sekreta.
ŝia pens' revenas ĉiam al la granda brav' de la viro,
granda glor' de lia gento. Lia bild' kaj voĉo ne lasas,
fiksiĝinte en la koro, milde ripozi ŝiajn membrojn.
Kiam la Aŭror' prilumis jam per Feba torĉo la teron
kaj humidan ombron noktan pelis for de l' volbo ĉiela,
ŝi, malsana, al fratino kunsentema jene parolis:
"Franjo Anna! Kiaj sonĝoj min teruras, angorigintan!
Kia gast' neordinara elŝipiĝis sur nia bordo,
kia digno de l' aspekto, kia forto de man' kaj armoj!
Mi eĉ kredas — kaj ne vane — ke li estas ido de dioj,
ĉar spiritojn degenerajn tim' perfidas. Ho, kia sorto
pelis lin tra l' mondo! Kiajn li rakontis al ni batalojn!
Se ne estus mi jam firme decidinta en la animo,
ke la jugon de l' edzeco plu de neniu mi akceptos,
kiam min la am' unua per la morto de l' edzo trompis,
se min jam la nupta festo kaj geedza lito ne naŭzus,
kun ĉi viro unusola mi kapablus fari la pekon.
Anna, mi konfesas al vi, post ol mia frato makulis
la Penatojn per la murdo de l' mizera edzo Siĥeo,
nur ĉi tiu miajn sensojn vekis kaj la decidon firman
ekŝancelis. Ree spurojn de l' malnova flamo mi sentas.
Sed prefere sin malfermu sub mi abismo en la tero,
aŭ la Patro Ĉiopova fulme deĵetu min al ombroj,
al la palaj ombroj en la nokto eterna de Erebo,
antaŭ ol mi, ho Pudoro! lezos vin per rompo de ĵuroj!
Kiu al si la unua ligis min, tiu, forpasinte,
kun si portis mian amon; en la tombo li ĝin retenu!"
Post ĉi vortoj ŝian sinon malsekigis pluvo de larmoj.

Amkuraĝigo de Anna

Anna diris: "Ho fratino, de mi amata pli ol lumo,
ĉu vi volas — tiel juna — tristi en konstanta soleco,
kaj nek koni dolĉajn idojn, nek plezurojn ĝui de Venus?
Ĉu pri tio zorgus cindroj kaj la animoj de l' mortintoj?
Estu do, ke pro l' funebro vin ne akiris foje viroj
el Libio, nek el Tiro, ke vi rifuzis al Iarbas
kaj aliaj pluraj princoj el Afriko la triumfriĉa.
Tamen, ĉu vi vere volas kontraŭstari karan amoron?
Ĉu vi ne memoras tion, meze de kies land' vi hejmas?
Vidu, jen Getulaj urboj, gent' nesuperebla milite;
nin Numidoj la senbridaj kaj malamika Sirto premas;
jen dezerto soifanta kaj la larĝe-vaste rabanta
gent' Barcea! Ĉu paroli pri la militdanĝer' el Tiro
kaj pri l' frato minacanta?
Certe pro l' inklin' de dioj kaj pro favoro de Junona
en la vent' la Trojaj ŝipoj trovis vojon al nia bordo!
Kian urbon, kian regnon vi, fratino, kreski ja vidos
kun ĉi viro! Se l' armiloj Teŭkraj aliĝos al la niaj,
kiel la Fenica gloro tiam povas levi sin alten!
Nun pri graco petu diojn, kaj donante oferojn sanktajn,
vin dediĉu al gastamo, serĉu kialojn por reteno:
ke sur mar' furias vintro... ke Oriono pluve regas...
ke la ŝipoj difektitaj... ke la vetero malfavoras..."
ŝi la koron ame brulan pliflamigis per ĉi parolo,
al dubanta mens' esperon donis kaj la pudoron rompis.

La amsopirado de Dido

De nun ili, vizitante templojn, ĉe-altare la pacon
serĉas, elektitajn ŝafojn igas mortigadi ofere
por la leĝodona Ceres, Febo kaj generanto Bakĥo,
sed precipe por Junona, kiu favoras al edziĝoj.
Bela Dido mem, la pladon per la dekstra mano tenante,
verŝas oferaĵon inter kornojn de blankfela bovino,
aŭ ŝi paŝas al altaroj grasaj vidalvide de dioj,
ĉiutage ŝi oferas, kaj, sekcante la bestobrustojn,
enrigardas kaj konsultas internaĵojn ekvaporantajn.
Ve, aŭgur-nesciaj mensoj! Kiom al deliranto votoj,
kiom al li temploj helpas!? En la mola medolo dume
nestas flamo kaj silente vivas en la brusto la vundo.
La mizera Dido brulas kaj tra l' tuta urb' delirante
vagas tien-reen, kiel sage pafita cervineto,
kiun, nesingardan, pafis en arbar' de Kreto de-fore
la paltisto per fluganta fera pikilo, nesciante
pri la trafo, kaj ĝi kuras tra l' densaĵoj kaj tra ravinoj
Dikte-montaj, kun la murda sago sidanta en la flanko.
Nun Eneon ŝi tragvidas sur la muregoj bastionaj,
montras la Fenicajn riĉojn kaj la urbon prete finitan;
ŝi komencas klarigadi, sed ekmutas meze de vorto.
Nun, ĉe l' vesperiĝ' de l' tago, ŝi festenon rean aranĝas,
kaj — freneza — ĉiam ree aŭdi ŝi petas pri la plagoj
Trojaj, dum ŝi ree pendas sur la buŝo de l' parolanto.
Poste, post disiĝ' ilia, kiam paliĝinte la lumon
kaŝas Luno kaj jam songi logas subirante la astroj,
ŝi tra l' vaka Hom' ĝemadas, sur la kusenoj forlasitaj
ŝi kuŝiĝas, kaj lin — foran — ŝi imagas vidi kaj aŭdi.
Aŭ ŝi brakas Askanion, ekzaltate per simileco
al la patro, kaj ŝi provas trompi la amon senmezuran.
Ne plu kreskas la nepretaj turoj, nek la junuloj provas
glavojn, nek laboras homoj pri l' haven' kaj sturmosekuraj
bastionoj: ĉie ĉesis la klopodo pri la enormaj
muro-turoj kaj maŝinoj altaj, ĝis la ĉiel' atingaj.

Junona kaj Venus

Junona, por teni Eneon malproksime de Italio, proponas al Venus federiĝon, ke ili geedzigu Didon kaj Eneon. Pri ŝia projekto, ke nome dum ĉasado de la paro ŝi estigos tempeston, per tio devigante ilin eniri en groton, Venus kapjesas kaj ridetas.

La ĉaso

Jam Aŭrora, vekiĝinte, el la Oceano leviĝis.
Junular' elita iris tra la pordoj tuj ĉe tagiĝo
kun kaptilo, ret' maldensa, larĝa-fera lanco de ĉaso,
kaj rajdantoj Masiliaj kun hundar' flarserĉa kuregis.
La reĝinon, kiu tardas en la ĉambro, sojle atendas
la ĉefhomoj de l' Fenicoj. La ĉeval' sub punca kaj ora
selo mordas ŝaŭman bridon kaj jam senpacience baŭmas.
Jen, finfine ŝi aperas meze de akompano granda.
Vestas ŝin mantel' Sidona kun bordero de bunta brodo,
al ŝi ora la sagujo, ora reto la harojn ligas,
kaj purpuran ŝian veston suprentenas ora fibulo.
Venas ankaŭ sekvantaro Friga kaj la gaja Iulo,
kaj aliĝas vojkunule, la plej bela el ili ĉiuj,
mem Eneo, sian trupon kunigante kun la ceteraj.
— — — — — — — — — — — — — — — — —
La ĉasistoj la montaltojn kaj senvojan denson atingis.
Jen, sovaĝaj kaproj saltas, forpeliĝinte de l' rokvertoj,
laŭ deklivoj en la valon, kaj de l' alia flanko cervoj
kuras tra apertaj kampoj, kaj ilia grego galope,
kaj levante densan polvon, fuĝas, forlasante la montojn.
Kaj la knabo Askanio ĝoje ĉevalon sian pelas
tra la valoj, kaj jen tiujn, jen la aliajn preterrajdas,
kaj preĝpetas, ke li vidu inter brutoj inertaj apron
ŝaŭmosputan, aŭ descendi de la monto leonon flavan.

La groto

Dume kun obtuza tondro malsereniĝas la ĉielo,
kaj tujsekve granda pluvo alverŝiĝas, plena de hajlo.
Ĉiuflanken la eskorto Tira kaj junularo Troja
kun Iulo Dardanido, nepo de Venus, time serĉas
rifuĝejon tra la kampoj. De sur montoj akvo torentas.
Dido kaj la Troja duko tiun saman groton eniras.
Nun kaj prapatrino Tero kaj la svatodiin' Junona
donis signon. Brilzigzagis fulmoj kaj la eter' atestis
nupton, kaj sur pleja supro de la monto nimfoj ululis.
      Tiu tag' estis prakaŭzo de la morio kaj de la plagoj,
ĉar jam Dido zorgas nek pri l' deca formo, nek pri la famo,
nek rigardas tiun amon ŝtele kaŝinda, sed ĝin nomas
geedzeco kaj per tiu nomo ŝi maskas sian kulpon.

Fama

Tuj trairi la Libiajn grandajn urbojn Fama komencas,
Fama, kiun plag' alia ne superas en rapideco.
Ŝi, kun moviĝem' ekscesa, ĉie novan forton akiras,
eta ĉe l' komenc' kaj tima, baldaŭ sin etendas en alton,
kaj, marŝante tere, tenas inter nuboj kaŝe la kapon.
Terpatrino, laŭ la diroj, kontraŭ dioj ekkolerinte,
ŝin akuŝis je fratino lasta de Encelad' kaj Ceo
kun piedoj rapidegaj kaj flugiloj vigle-agitaj.
Ŝi, monstrego hida, havas, kiom sur la korpo da plumoj,
tiom da okuloj gvataj sube de ĉiu, kaj — mirinde —
tiom da babilaj buŝoj, langoj, oreloj streĉaŭskultaj.
Dum la nokto ŝi flugadas meze de tero kaj ĉielo
susurante, kaj por dolĉa dormo ne fermas la okulojn.
Dum la tago ŝi spione sidas sur la verto de domo,
aŭ sur altaj urboturoj, timigante la urbojn grandajn,
same ĉu ŝi mensogaĉojn klaĉas aŭ veraĵon anoncas.
      Per diversaj onidiroj ankaŭ nun la popolojn ĝoje
ŝi saturis kaj diskriis same la faktojn kaj malfaktojn:
ke Eneo, origina el la sang' Iliona, venis,
kaj ke al ĉi viro degnas edziniĝi al bela Dido,
ke dum tuta longa vintro ili ĝuas nur la voluptojn,
neglektante siajn regnojn en katen' de turpa pasio.
Tion ĉie en hombuŝojn la malbela diino semas.
Poste tuj trakuron sian klinas ŝi al reĝo Iarbas,
kaj per diroj ekflamigas por kolero lian animon.
— — — — — — — — — — — — — — — —
Tiu, pro l' amara klaĉo ekbrulinte ĝis furiozo,
oni diras, ĉe l' altaro, meze de dioj plej majestaj,
manoleve al Jupitro jene parolis kun preĝpeto:
"Ho Jupitro ĉiopova, al kiu nun la Maŭra gento
ĉe festen' sur buntaj sofoj oferverŝon Bakĥan omaĝas,
ĉu vi vidas do ĉi tion? Ĉu vin, Patro fulmoĵetanta,
nur senkaŭze do ni timas, kaj nur blindaj fajroj animojn
do teruras en la nuboj, tondrojn almiksante vanegajn?
Jen, virin' vaganta, kiu fondis en regiono nia
etan urbon kontraŭ pago kaj al kiu mi donis kampon
por plugad' kaj lokon loĝi, al mi rifuzas edziniĝi,
kaj Eneon jam akceptas kiel estron en sia regno.
Kaj nun tiu ĉi Pariso, kun eskorto de duonviroj,
kiuj portas Meonian ĉapon kaj de unkto gutantajn
barbon kaj hararon, ĝuas sian predon, dum la donacojn
ni al via templo portas, vane levante vian gloron."

Jupitro intervenas

Dum Iarbas tiel preĝis, randon de l' altaro tenante,
aŭdis lin la Ĉiopova kaj l' okulojn al la palaco
turnis kaj al la amparo malzorganta la bonan famon.
Tiam jene li parolis al Merkur' kaj lin komisiis:
"Iru, agu tuj, ho filo, voku zefirojn kaj flugile
hastu al la duk' Dardana, kiu en Kartago Fenica
restas, ignorante l' urbojn, kiujn donas al li la Fato.
Portu tuj per vent' rapida al li mesaĝe ĉi ordonon:
ja patrino lia bela al mi ne tian lin promesis
kaj ne tial jam dufoje li saviĝis el armoj grekaj,
sed por regi Italion, batalbruan kaj gravedantan
imperion, kaj generi el la nobla sango Teŭkra
genton, kiu foje tenos sub sia reg' la tutan mondon.
— — — — — — — — — — — — — — — — —
Li navigu, jen resumo! Mian volon al li heroldu!"
      Eldirite. Kaj Merkuro, preta obei la ordonon
de la patro, al si ligis sur la piedojn orsandalojn,
kiuj lin flugile portas jen super akvoj de la maro,
kaj jen super kontinentoj fulmrapide. Poste la vergon
li ekkaptis; per ĉi tiu li el Orko vokas animojn
palajn, aŭ al Tartaro trista li sendas la aliajn,
donas kaj reprenas sonĝojn kaj el morto revekas homojn.
— — — — — — — — — — — — — — — — —
Inter tero kaj ĉielo do tiamaniere flugis
kaj la ventojn tranĉis ale al la sabla Libia bordo,
alvenante de l' patrina avo, la naskito de Maja.
Kiam liaj flugilhavaj plandoj tuŝis jam la kabanojn,
tuj ekvidis li Eneon konstruiganta fortikaĵon
kaj fondanta domojn. Flava jaspo sur lia glavo stelis,
de sur liaj ŝultroj pendis vest' brileganta de purpuro
Tira; per ĉi tiuj dotis lin donace la riĉa Dido
kaj mem brokis la teksaĵon per delikata orfadeno.
Tuj Merkuro lin atakis: "Do vi la fundamentojn metas
de Kartago alta, faras belan urbon, sklav' de virino,
ve, kaj vi forgesas tute vian aferon vian regnon!
La reganto de la dioj mem de l' klara Olimpo sendis
min, li mem, per kies gesto tero kaj ĉielo moviĝas.
Li ordonis porti al vi rapidvente la jenan diron:
Kian landon aŭ esperon en la land' Libia vi kovas
tempoperde? Se la glor' de l' propraj agoj vin ne animas,
nek vi volas plu klopodi por akir' de l' propra honoro,
vidu Askanion kreskan, vian heredonton Iulon,
kiu je l' Itala lando kaj la Romana imperio
havas rajton!" Parolinte tion ĉi la dio Cilena
el la mortemula vido meze de diro malaperis
kaj en la aer' subtila dissolviĝis for de l' okuloj.

Eneo obeas rezignante pri Dido

Sed Eneo, lin vidante, kun horore hirta hararo,
ekster si kaj mute staris; el lia gorĝ' ne venis vorto.
Fuĝi kaj ĉi dolĉajn terojn tuj forlasi li volas arde,
konsternite de l' averto kaj ordon' tiela de dioj.
Kion fari, ve? Ĉu iru li al la reĝin' kolerega,
alparoli ŝin aŭdacu? Kie komenci sian diron?
La animon subiteman jen ĉi tio, jen tio tiras
dividante diversflanken, turnas-tordas ĉiudirekte.
Poste el la embarasoj li la jenan eliron trovas:
li Mnesteon kaj Sergeston vokas kun la forta Seresto,
ke l' ŝiparon ili faru preta, ke sur bord' la kunuloj
kaj ĉe man' la armoj estu, sed kaŝata restu la kaŭzo
de ĉi ŝanĝoj. Li, persone, dum la bona Dido nenion
scias, nek konjekton havas, ke la granda amo ŝiriĝas,
provos ŝin viziti, trovi por parolo la taŭgan tempon
kaj la taktan manieron. La kunuloj tuj lin obeas,
ĉiuj gaje, kaj plenumas ĉion laŭ la estra komando.

La riproĉoj de Dido

Tamen Dido tiun ruzon — kiu povus trompi amantan? —
antaŭsentis kaj acidiĝis jam eĉ pri l' intenc' de veturo,
singardeme ĉiotima. Al ŝi, ekscitita, l' ekipon
de l' ŝipar' kaj vojpreparojn tiu fia Fama denuncis.
      Ŝi tra l' urb' racioperde, arde, kolerdiboĉe kuras,
kiel bakĥanin' vekita por ekscito per iloj sanktaj,
kiam ŝi, aŭdante Bakĥon, stimuliĝas por triajara
fest' orgia kaj per krioj vokas nokte sombran Kithajron.
Fine per la jenaj vortoj ŝi riproĉas Eneon sponte:
      "Vi esperis, perfidulo, ke vi povos kaŝi tielan
kulpon kaj nerimarkeble forŝteliĝi el mia lando?
Vin ne tenas mia amo, nek la mano foje donita,
nek mi, Dido mem, finonta per kruela morto la vivon?
Ja eĉ dum sezono vintra vi klopodas lanĉi la ŝipojn,
ilin super marabismoj peli spite de nordaj ventoj,
vi kruela? Se ne fremdan landon kaj nekonatajn domojn
nun vi serĉus, sed ankoraŭ starus urb' antikva de Trojo,
ĉu do naĝi eĉ al Trojo sur la ŝtorma mar' vi kuraĝus?
Min vi fuĝas? Ho, per miaj larmoj kaj via dekstra mano
(ĉar ja mi, plej kompatinda, al mi mem plu nenion lasis),
kaj per nia nuptohoro, komencita vivo geedza,
kaj se mi meritis de vi ion, aŭ se vi trovis en mi
ion karan — ekkompatu mian hejmon jam ruiniĝan —
se ankoraŭ eblas peti — petas mi, forlasu ĉi penson!
Pro vi la Libiaj gentoj kaj pro vi reĝoj de l' Nomadoj
min malamas, pro vi Tiros ekkoleris, pro vi pereis
la pudor' en mi kaj mia famo iama, kiu tuŝis
eĉ la stelojn... Nun al kiu min, mortantan, lasi vi volas,
mia gasto? Ĉar nur tia nomo el edzo al mi restis.
Ĉu atendi, ke la frato Pygmalion al mi la murojn
ruinigos, aŭ kaptitan min fortrenos kun si Iarbas?
— Se almenaŭ al mi restus de vi generit' rekonita
antaŭ via fuĝo, se en mia palaco ludus knabo
Eneeto, kiu al mi tamen vin memorigus trajte,
tiam mi ne sentus min mem tiel enkaptita kaj orfa..."

La ekskuzoj de Eneo

Eldirite. Eĉ l' okulojn, sekve de admono Jupitra,
li ne movis, kaj subpremis kore doloron, senŝancela.
Fine li mallonge diris: "Kiom ajn vi, reĝino, scias
elnombradi per parolo, mi neniam al vi meritojn
neos, nek min iam tedos rememori vin, ho Elisa,
dum mi tenos la konscion kaj ĉi korpon animo regos.
Pri l' afero sole kelkon: mi ne volis kaŝi foriron
ŝtele — tion ne imagu — nek pretendis kun vi geedzan
interligon, nek por tia amfederiĝo mi alvenis.
— — — — — — — — — — — — — — — —
Kiam ajn la teron nokto tegas per la humidaj ombroj,
kiam ajn eklumas ardaj astroj, min Anĥiso, la patro,
readmonas sonĝfantome kaj kolerimpete minacas.
Kaj jen filo Askanio, kies kara kapo seniĝas
de la Hesperia regno kaj de la sorta land' maljuste.
Kaj nun eĉ heroldo dia, kiun mem Jupitro delegis
(ĵuras mi je niaj kapoj), al mi mesaĝon rapidvente
portis. Mi la dion vidis propraokule ĉe l' taglumo,
li eniris inter murojn, mi lin aŭdis propraorele.
Ĉesu fine dolorigi min kaj vin jam per la lamentoj.
Ja ne sponte mi veturos Italion..."

La amara indigno de Dido

Kaj dum tiel li parolis, ŝi lin gvatas longe deflanke,
la okulojn tien-reen rulas kaj lin mute mezuras
per rigardo, ĝis ŝi fine puŝas el si ardemocie:
"Ho ne naskis vin virino kaj ne generis vin Dardano,
vi perfida! Sed Kaŭkazo, hirta de duraj rokopintoj,
kaj tigrinoj Hirkaniaj donis al vi suĉi la mamojn!
Ĉar pro kio maski sentojn? Kion pli fatalan atendi?
Ĝemis li pro mia ploro? Movis li nur foje okulojn?
Verŝis larmojn kortuŝite? Aŭ indulgis min, la amantan?
Kion el ĉi ĉio pleje damni? Nek la granda Junona,
nek Saturna Patro povas vidi tion egalanime!
Plu nenion eblas fidi...! Lin, mizerulon post ŝiprompo,
mi akceptis, kaj — freneza — donis al li duonan regon,
el la drono liajn ŝipojn kaj de l' mort' la kunulojn savis.
Ve, mi brulas furioze! — — — — — — — — — — —
— — — — — — — — — —Nun sendita eĉ de Jupitro
tra l' aer' ordonojn portas, timigantajn, dia heroldo!
Jen, sendube, zorg' de dioj! Ĉi kvietajn tiaj aferoj
movas! Nu, nek vin mi tenos, nek la asertojn mi refutos.
Iru, celu Italion, serĉu la regnon tra l' tempestoj!
Sed se l' sanktaj dioj havas forton, meze de rifoj trafos
la revenĝo vin, mi kredas! Kaj vi ofte la nomon Dido
vokos tiam. Kun nigregaj flamoj vin defore mi sekvos,
kaj se frida mort' malligos mian animon for de l' membroj,
mi vin hantos ĉie, ĉie! Spertas vi, malnobla, la punon!
Tion aŭdos mi submonde, ties famo tien atingos."
      Post ĉi vortoj afliktite ŝi la parolon rompas kaj tuj
fuĝas for, retiriĝante, kaj de l' okuloj malaperas,
dum li staras kaj pro timo multe hezitas, multe volas
diri. Ŝin la servistinoj prenas, kolapsintan, apogas,
prenas al marmora ĉambro kaj sur ŝia lito demetas.
Kaj la pia vir' Eneo ja mildigi al ŝi sopiras
konsolvorte la doloron kaj faciligi la suferojn,
tre ĝemante kaj de l' granda am' en animo ekscitite,
sed li, laŭ ordon' de dioj, paŝas al la ŝipar' obee.

La vojpreparoj de la Teŭkroj

Jen la Teŭkroj eklaboris! For de la bord' la altajn ŝipojn
puŝas en la maran akvon — jam gudrite la kiloj naĝas —
kaj remilojn, eĉ kun frondoj, krudajn mastojn, fuĝosopire
ili portas el l' arbaro. — — — — — — — — — — —

La malespero de Dido

Kion, afi, vi sentis, Dido, dum vi devis vidi ĉi tion?
Kiel vi ĝemadis, dum vi de sur la kastelo rigardis
la svarmadon sur la vasta bordo kaj per okuloj sekvis,
kiel sin la mara bruo miksas kun ties akraj krioj.
Kien do vi povas peli, amo blinda, la homan koron!
Ree ŝi eklarmi, ree per petegoj provi peliĝas,
kaj submeti humiliĝe al la am' la animfieron,
ke nenio neprovita restu kaj ŝi ne mortu vane.
"Vi mem vidas, Anna, kiel la marbordo tumulte bruas.
Jam de ĉie ili venis, jam la veloj venton atendas,
kaj la poŭpojn la ŝipanoj ĝoje dekoris per festonoj.
Se mi povus antaŭsenti, ke min trafos tia doloro,
mi, fratino, eĉ elteni povus ĝin. — Nur laste ĉi-foje
Anna, servu min, plorindan, ĉar nur vin tiu perfidulo
ŝatis, ja eĉ sekretaĵojn li al vi konfidi kutimis.
Iru, franjo, kaj petege diru al la fiera gasto:
Ne mi en Aŭlido ĵuris kun la Danaoj pereigi,
la Trojanojn, nek la ŝipojn kontraŭ Troja urbo mi sendis,
nek la cindrojn de Anĥiso, lia patro, mi eltombigis,
kial do li ne enlasas petojn en la orelojn durajn?
Kial hastas? Li per lasta don' min amantan kaj mizeran
dotu: ĝis vetur' facila, ĝis favoraj ventoj atendu!
Mi pri l' geedzec' iama, de li perfidita, ne petas,
nek, ke li rezignu regnon kaj la Latinan landon belan,
nur pri tempo plimildigi kaj kvietigi la pasion,
ĝis instruos min, venkitan, mia sort' elporti la plagon.
Pri ĉi lasta grac' (fratinon, ve, kompatu, Anna) mi petas.
Se li donos ĝin, multoble per mia morto mi repagos!"

La pia Eneo restas firma

Tiel li petegas, tiajn portas la fratino lamentojn
al li kaj denove portas, tamen lin la plora ĝemado
ne ŝancelas, nek li movi lasas per la parol' la koron.
Fat' obstaklas; dio fermis al li l' afablajn du orelojn.
      Kiel se potencan kverkon kun multjara trunko la nordaj
Alpaj ventoj jen de tiu, jen de alia flanko skuas
interlukte; sonas knaroj kaj la folioj deŝirite
de sur branĉoj sur la tero sternas sin en amaso alta;
sed la kverko firme sidas en la rok' kaj kiom al alto
levas sian verton, tiom sendas sub la ter' la radikojn;
same per senĉesaj petoj jen de tie jen de ĉi tie
atakate, la heroo sentas kore doloron grandan,
sed la mens' ne ŝanceliĝas, senefike la larmoj fluas.

Dido malesperas

      Tiam do la malfeliĉa Dido, terurita de Fato,
volas morti; ŝin jam tedas al la ĉiela sfer' rigardi.
Kaj, por eĉ pli la intencon fari kaj estingi la vivon,
ŝi sur la altar' incensa vidis, dum ŝi metis oferojn,
ke — terure eĉ rakonti — ŝia trinkoferaĵ' nigriĝas,
kaj la alversita vino iĝas nura sang' abomena.
Al neniu ŝi malkaŝis, eĉ nek al Anna, ĉi aferojn.
      Staris ankaŭ kapeleto el marmoro en la palaco,
kie ŝi per pia kulto al la edz' unua omaĝis
per neĝblankaj lanrubandoj kaj per verda frondo solena.
Al ŝi ŝajnis, ke de tie sonas vortoj, voĉo de l' edzo
ŝin vokanta, kiam nokto sternis sur la ter' la vualojn,
kaj ke ofte sur tegmento strigo sidanta en soleco
ululadas tristan kanton, kun lamento longe tirata.
Krome multaj antaŭdiroj de l' divenistoj ŝin avertas
timigante ŝin terure. Sonĝe persekutas Eneo
ŝin, frenezan; ŝi nur ĉiam sola kaj orfa sin mem vidas
kaj sen akompano ajna, sur senfina vojo vagante,
ŝi Fenicojn siajn serĉas tra la tuta dezerta lando.
— — — — — — — — — — — — — — — — —
Do, post kiam de l' Furioj obsedite, dolorvenkite,
ŝi jam decidiĝis morti kaj la tempon kaj manieron
fiksis, al la trista Anna — per la vizaĝo subkaŝante
la intencon kaj per frunto fidon ŝajnigante — ŝi diris:
      "Fratineto, min gratulu! Ĉar jen fine mi trovis vojon,
kiu lin al mi redonos, aŭ absolvos min de la amo.
Ĉe la Oceana bordo, kie la suno enlitiĝas,
estas Etiopa limo: tie giganta Atlas turnas
sur la ŝultroj la ĉielon kun la dekor' de l' ardaj astroj.
Oni rekomendis al mi tie el la Masila gento
sorĉistinon, kiu gardis en la templo de Hesperidoj
sanktajn branĉojn de la arboj, nutron al la Drako donante
el fluida mielaĵo kaj el dormiganta papavo.
Ŝi promesas: per sorĉkantoj zorgojn el kies ajn animo
peli for aŭ al aliaj trudi suferojn en la koron,
en river' haltigi akvon, retroturni la firmamenton
kaj alvoki noktfantomojn; vi eĉ spertos muĝi la teron
sub piedoj kaj karpenojn al la val' descendi de montoj.
Per la dioj, fratineto, per vi, per via kara kapo
ĵuras mi ke l' magiaĵojn nur nevolonte mi aplikas.
Konstruigu nun ŝtiparon en interna palaco kaŝe,
altan, kaj surmetu armojn, kiujn en la ĉambro la viro,
malpiulo, lasis pendi, kun lia vest' kaj la nuptlito
kiu igis min perei. Dezirinde, ke l' memoraĵoj
pri l' perfida ekstermiĝu, ankaŭ la pastrino sugestas."
      Anna tamen ne supozas, ke l' fratino per tia nova
rito volas memmortigon maski, nek ke ŝia pasio
tiel grandas, kaj ne timas plion ol post mort' de Siĥeo.
Tial ŝi plenumas ĉion.
Poste, kiam la ŝtiparo en la palaca kort' jam staris,
el piceoj kaj el kverkoj alta amas' da sekaj ŝtipoj,
Dido venas kaj la lokon per tre funebraj frond-festonoj
kronas kaj la vestojn lokas, kaj la tie lasitan glavon
sur la lit', kaj lian bildon, ne senscia pri l' futuraĵoj.
— — — — — — — — — — — — — — — — —

La nokta barakto de Dido

Estis nokto kaj agrablan dormon ĝuis tere la homoj
lacaj; la arbaroj kaj la sovaĝaj maroj kuŝis
en kvieto, dum vojmeze turnis sin la ĉielaj astroj
kaj silentis ĉie kampoj, brutoj, multekoloraj birdoj,
kaj la loĝantar' de l' larĝaj lagoj kaj kiuj en la veproj
vivas, ĉiuj ekripozis dormi en la silenta nokto.
Sed ja ne la malfeliĉa Dido: al ŝi ne solvas sonĝoj
la ĉagrenon, nek per brusto, nek per okuloj ŝi ricevas
noktripozon, ŝia tristo kreskas, jen la renaskiĝanta
am' torturas ŝin, jen febre ŝin boligas ŝia kolero.
Kaj ŝi jenon do nun turnas en sia koro plej insiste:
"Kiel agi? Ĉu l' iamajn svatiĝantojn provi denove,
primokinde? Ĉu edziĝon peti petege de l' Nomadoj,
kiujn preni por fianĉo tiomfoje jam mi rifuzis?
Ĉu kun ŝipoj Ilionaj iri, obee al arbitro
Teŭkra? Ĉu ne, mia helpo iam tre utilis al ili,
kaj memor' ilia danke fiksis la bonfaron iaman?
Kiu, fakte, min allasus, eĉ se mi irus, kaj akceptus
min sur la fieraj ŝipoj, seninvitan? Ĉu vi ne konas,
povra, Laomedonidan perfidemon, ĝin vi ne sentis?
Kion do? Ĉu sola sekvi fuĝe la gajan ŝipanaron,
aŭ kun mia tuta gento kolektita per ĉiuj armoj
ilin peli do? Kaj, kiujn el Sidon' mi apenaŭ ŝiris,
mi resendu maren, velojn al la ventoj doni komandu?
Kial la hezit'? Forigu, laŭ merit', la doloron glave!
Ho fratin', per miaj larmoj kormovita, min, frenezuman,
vi unua ŝarĝis plage, al malamik' elliverante.
Manke de geedza lito al mi ne eblis ja sen kulpo
vivi sovaĝbeste sola kaj ne tiel endoloriĝi.
Mi la ĵuron pri fidelo al Siĥea cindro ne tenis."
El la brusto de l' reĝino elrompiĝis tia lamento.

Eneo, laŭ dia urĝo, forveturas fuĝe

Sur la alta poŭp' Eneo, certa jam pri la forveturo,
ĝuas dormon, pretiginte la aferojn ĝustmaniere.
Nun aperis al li sonĝe la figuro de dio ree,
tiu sama laŭ aspekto, por videble ree averti.
Ĉiel al Merkur' simila estis li laŭ voĉo, vizaĝo
kaj laŭ la orflavaj haroj kaj la belegaj membroj junaj.
"Diinido! ĉu en tia stato vi povas do ekdormi,
ne vidante, kiel staras ĉirkaŭ vi danĝeroj apudaj,
stulta, vi ne aŭdas, kiel zumas la zefiro favora?
Ŝi insidon kaj teruran krimon turnas en sia brusto,
morti pretan, ŝin skuadas ŝtormaj ondoj de l' kolerego,
ĉu vi do ne fuĝas haste, dum rifuĝi vi havas eblon?
Ja vi vidos ŝiptaŭzitan maron, vidos lumi sovaĝajn
torĉojn kaj la tutan maran bordon bruli de flamoj flagraj,
se Aŭrora vin retrovos sur ĉi tiu ter', hezitantan.
Agu, ek! Prokraston rompu! Ŝanĝiĝinta kaj variema
la virin'!" Li post ĉi diro, miksis sin al nigro de nokto.
      Nun Eneo, de l' subitaj ombroj ekterurite, tiris
sian korpon el la dormo kaj la kunulojn urĝis peni:
"Hej, vekiĝu, viroj, haste! Sur remila benko sidiĝu!
Velojn solvu, rapidege! Dio, el la eter' sendite,
venis ree kaj instigis ekrapidigi nian kuron,
tranĉi la torditajn ŝnurojn! Sankta dio, vin ni obeos,
kiu ajn vi estas! Vian ordonaĵon ĝoje ni faros!
Estu kun ni kaj afable helpu kaj ĉiele favorajn
donu astrojn!" — li parolis, glavon el la ingo tirante,
fulmobrilan, kaj per nuda klingo la tenoŝnurojn tranĉis.
Saman ardon havas ĉiuj, tiras, puŝas, kure rapidas.
Forlasitaj jam la bordoj, sub la ŝipar' kaŝiĝas maro.
Streĉalkline ili knedas ondojn, vipas ŝaŭmi la akvon.

Dido vidas la fuĝon

      Kaj Aŭrora jam forlasis la safranokoloran liton
de Tithono kaj disŝutis novan lumon sur horizonto.
Kiam la reĝin' gvatanta vidis blanki l' unuan lumon
kaj la ŝipojn forveturi per linia vico de veloj,
kaj malplenajn bordojn sensis kaj la havenon sen remisto,
tri-kvarfoje ŝi ekbatis per la mano la belan bruston
kaj la blondajn harojn ŝiris: "Per Jupitro — ŝi diris — tamen
fuĝas for la alkurinto kaj pri regno mia li mokas?
Kaj ne kaptas do armilojn tuj mia tuta urb' lin peli?
Kaj aliaj miajn ŝipojn el la rodo ne puŝas akven?
Haste! Prenu fajron, portu lancojn, pele movu remilojn!
Kion diras mi? Aŭ kie do mi estas? Ĉu freneziĝe
mi deliras, malfeliĉa! Nun vin malpiaĵ' emocias?
Kial do ne, kiam sceptron donis vi? Jen mano fidinda:
viro, kiu, oni diras, portas kun si Penatojn patrajn,
kiu sur la ŝultrojn prenis sian aĝe kadukan patron!
Ĉu ne povis mi lin rabi, dispecigi la korpon kaj ĝin
ĵeti akven? Nek per glavo la kunulojn kaj mem lulon
murdi kaj sur patran tablon meti la filon kiel manĝon?"